PIV · 14954
★sufiĉ/a
★sufiĉ/a. Estanta en tia kvanto, kia estas bezona: unu fajrero estas sufiĉa por eksplodigi pulvon Z; tiu sumo estos apenaŭ sufiĉa, ĝuste sufiĉa, pli ol sufiĉa por via vojaĝo; tio estis ja sufiĉa, por persekuti lin per sia malamo Z; ĉu vi havas sufiĉajn provizaĵojn?; sufiĉaj estu por vi ĉiuj viaj abomenindaĵoj! X.
sufiĉe
1 En sufiĉa kvanto; tiom, kiom estas necese: estas sufiĉe da lakto por nutri vin X; ni havas sufiĉe da viando, sufiĉe da ĉio krom biero.
2 Ne malpli ol la necesa grado: la akvo ne estis sufiĉe glata, por ke ŝi povu travadi Z; alveni sufiĉe frue, ke ni povu ankoraŭ dum la tago viziti Emilion Z; nia lingvo pruvis jam pli ol sufiĉe, ke ĝi povas bonege vivi Z; ŝi estis bela, tion ni ne povas tro sufiĉe diri Z; nia urbo havas ne sufiĉe energian policestron Z; ankoraŭ ne sufiĉe posedi la lingvon Z; tro ne sufiĉe vestitaj virinoj Z.
3 Mezgrade, tolereble, konsiderinde: li rimarkis en sufiĉe granda distanco du rajdantojn Z; sufiĉe gaja vivovespero Z; cetere ĝi (la muziko) estis sufiĉe bona Z; sufiĉe stranga estis tiu kostumo Z.
4 Interj., por ĉesigi: li diris al la anĝelo, kiu ekstermis la popolon: Sufiĉe! nun haltigu vian manon X.
sufiĉi (ntr) Esti sufiĉa: tio sufiĉas por tuta tagmanĝo! Z; Lebanon ne sufiĉus por fajro k ĝia bestaro ne sufiĉus por bruloferoj! X; ĉiu vivo akiros la feliĉon, kiu povas sufiĉi al ĝi Z; du filoj tiel spritaj, ke eĉ duono de tiu spriteco sufiĉus! Z; dolĉa lakto tre delikata, kiu tamen tute sufiĉas, por tio ke ili ne plu povas teni la okulojn nefermitaj Z; sufiĉas, ke mia filo ankoraŭ vivas X; tio sufiĉas, ke oni esploru la aferon Z; sufiĉos, se vi skribos al ŝi kelkajn liniojn.
sufiĉeco. Stato de io sufiĉa: ĝui sufiĉecon da nutraĵoj.
sufiĉege. Pli ol sufiĉe, tro abunde: ĉiutage oni havis sufiĉege por manĝi Z; post pli longa tempo tiuj eternaj Madonoj sufiĉege tedis al mi Z. ☞ ĝissate.
malsufiĉe K = nesufiĉe.
memsufiĉa
2 (f) Kontenta pri siaj faroj aŭ kapabloj. ☞ malmodesta.
nesufiĉa. Tia, ke ĝia kvanto aŭ grado ne sufiĉas: ĉe nesufiĉa singardeco via entrepreno povas fariĝi danĝera Z; nesufiĉe kuirita viando; nesufiĉe lernita leciono; suferi je nesufiĉeco da vitaminoj.