PIV · 14955
★sufiks/o
★sufiks/o Λ Afikso, kiu, metite post semantemo, modifas ties sencon, ekz. -et, ‑eg, ‑aĉ. ☞ prefikso, infikso.
sufiksa. Rilata al sufikso: sufiksa derivado.
sufiksoido. En E. morfemo, kiu, uzata kiel suf., ebligas formi vortojn semantike diferencajn de la morfemo, uzata kiel rad. (ekz. ul, ist, ej, ar…).
pseŭdosufikso. Vortfino, ofte devenanta el greka rad., aŭ prezentanta nacilingvan suf-on, kiu similas la finaĵojn aŭ sufiksojn de E.: kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj «cio», «toro» ktp Z.