← Reen al P

PIV · 12688

★prefiks/o

prefiks/o Λ Afikso, kiu, metite antaŭ morfemo, modifas ties sencon, formante novan vorton; ekz. pra, ge, mal. sufikso, derivilo.
prefiksa. Rilata al prefikso: prefiksa derivado.
prefiksoido. En E. prefikso, kiu, koncerne la regulojn de vortfarado, funkcias kiel leksika morfemo, ekz. ek, dis, for ks, aŭ iu ajn morfemo uzata prefikse, ekz. vir-, ĉef-, kun-, en- k.a..