PIV · 9792
★mal/
① ★mal/.
I - Pref. montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras la rad.: mallonga, malplena, malutila; malakcepti, malŝlosi, malhavi, malkovri; malamiko, malhomo, mallumo; malpli, malsuper. ☞ ig/ I D c); de, dis, ne, sen. Rim. Depende de la signifo de la rad., mal aŭ montras nete la rektan kontraŭon, facile distingeblan disde la simpla neado: mallaŭdi, ne laŭdi; malprosperi, ne prosperi; malutila, neutila; aŭ signas nur pli fortan neadon: malagrabla, neagrabla, nekompetenta, malkompetenta.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
malo. Kontraŭo: rekte la malon de tio, kion vi deziris! Z; tiamaniere vi estas la malo de aliaj X (virinoj);
mala. Prezentanta kontraŭecon: kiel do interkonsentigi la du ŝajne malajn konkludojn? Z.
male. En kontraŭa senco: vian proponon mi ne forĵetas, tute male!.
mal-vorto. Antonimo.