← Reen al D

PIV · 3236

★dis/

dis/.
I - Pref. esprimanta malkuniĝon, dividon, foriĝon en diversaj direktoj: dispecigi poton (fari, ke poto rompiĝu en diversajn erojn); dismeti meblojn en ĉambro; dissemi grajnojn; disĵeti flugfoliojn; dispeli birdojn; diskarnigi kadavron; dismembriĝo de ideoj en memstarajn vortojn Z; disde (apartigite for de). Rim. Tiu pref. havas iafoje sencon tre proksiman al tiu de senmal: disvolvi (Sin. malvolvi), disfaldi (Sin. malfaldi); disligi Z; disrevigi (Sin. senrevigi); transdoni leteron dissigelitan Z; la presisto povas diskomposti Z; anst. «disharmonia» estas preferinda «misharmonia», same «missonado» anst. «dissonado».
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
disa
Maldensa, dismetita, dissemita: la disaj dometoj de la vilaĝo; la trupoj atakis en disa ordo; la lampegoj lumis dise en la nokto. sporada.
a) (pp aro en rilato kun alia aro) Enhavanta neniun elementon de alia aro: disaj aroj (disaj unu rilate al la alia). b) (pp familio de aroj) Tia, ke du ajnaj aroj en familio estas disaj.
diseco. Malkuneco, aparteco, malproksimeco, diferenco, malamikeco: la intergenta diseco Z; fokusdiseco.
disigi. Apartigi, dividi, malkunigi: li disigis la batalantojn; la suno disigis la nubojn; disigi interligon Z; fremdaj elementoj disigis la socion B; oni devas disigi tiujn du proponojn; vi disigis miajn ligilojn X; disigi substancon en ĝiajn komponantojn; disigi la krurojn G; nedisigeblaj amikoj; nur viaj krimoj estas disigilo inter vi k via Dio X. dismeti, disĵeti, dissemi.
disiĝi. Iĝi disa: tute disiĝi de la butikisto (pensis la koboldo) mi ne povas, pro la kaĉo! Z; la gentoj kanaanaj disiĝis X; ni disiĝis en diversajn flankojn Z; post alkutimiĝo doloras disiĝo Z; epifiza disiĝo (disiĝo inter epifiza kartilago k diafizo pro traŭmato, ĉe infanoj); retina disiĝo (kliviĝo de la retino laŭ la pigmenta tavolo).
dise-mise. En plena malordo: liaj verkoj kuŝis dise-mise en la ĉambro.