← Reen al M

PIV 2020 · 10217

★met/i

met/i (tr)
Doni difinitan lokon al objekto; fari, ke io estu ie: la fiŝkaptistoj metis sur sin siajn vestojn Z; mi metos sur min zibelan pelton Z; meti angilon en la kaserolon Z; ŝi metis pezajn ŝtonojn super la senvivajn korpojn Z; li metis la stangojn en la ringojn X; li metis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon Z; al kiu ajn oni devas meti la pugnon, mi taŭgas por tio Z; (f) meti monon en entreprenon.
Doni difinitan lokon al persono; fari, ke iu estu ie: meti infanon en liton B; meti ŝteliston en malliberejon Z; meti iun sur la tronon; sin meti sur la genuojn Z; la malriĉaj lernejaj knaboj ne kantis, kiam la estinta sinjoro estis metata en la teron Z; Moseo, kiu estis metita de sia patrino sur la akvon de Nilo Z.
Doni difinitan efikejon, koncernatecon al io abstrakta, fari, ke io trafu ien: meti demandon al iu, plendon ĉe la juĝisto; meti sur iun la tutan respondecon, la kulpon; ili metu sian fidon sur Dion X; meti sian esperon en la fuĝon; meti sian atenton sur ion; meti ĝojon, timon en ies koron; metu do ĉi tiujn niajn vortojn en vian animon X; mi sentis, ke mi metas sur la karton la ekzistadon nian Z; meti ordon en sian paroladon, limon al sia ambicio, finon al la diskuto; meti ion en forgeson Z.
(f) Transigi iun, ion en difinitan staton; fari, ke iu, io estu ia: tiu ideo metis lin en bonan humoron Z; David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab X; meti iun en embarason, danĝeron, mizeron; meti E-on je la servo de la proletaro; la praveco de lia ideo estas metita ekster ĉian dubon Z.
meto. Ago, per kiu oni metas: li estu kondamnata ĉu al morto […], ĉu al meto en malliberejon X; la meto de reklamacio ĉe la ĝusta instanco; meto de mono, de karto sur la tablon.
metado
Serio de agoj, per kiuj oni metas: la metado de la unua ŝtono de fakultato.
Ripeta ago, per kiu oni plurfoje metas: la konstanta metado de reklamo en gazetoj montriĝis vana.
almeti
Aldone meti: almeti plumon al ĉapelo; almeti flankan tubon al aparato; al tiu antaŭtimo sin almetis alia pli grava.
Meti proksime al: ŝi almetis lian manon al sia buŝo Z; ŝi almetis la infanon al la brusto de la patrino Z; la patrino almetis la botelon al la buŝo k trinkis Z; ili almetis sagon al la tendeno X; almetinte al malgranda fajro poteton […] Z.
antaŭmeti. Meti antaŭ iu; prezenti: ŝi antaŭmetis al ili kokidaĵon; antaŭmetu viajn argumentojn X.
apudmeto. Apozicio.
demeti
Meti flanken tion, kion oni havis sur si: demeti la ĉapelon B; ili demetis de si siajn dimanĉajn vestojn Z; demeti ringon de sia fingro; demeti la ankron; (analoge) demeti ovon.
Forigi de si ion abstraktan: demeti ĉian arogantecon; demeti siajn pretendojn al io; mi demetas mian vivon memvole Z; demeti de si la antikvan Adamon Z.
(pp likvo) Lasi surfundiĝi: la rivero demetas orerojn; metalo demetita sur la katodon.
demeto, demetado. Ag(ad)o de iu, io demetanta: baldaŭ estos la demeto de mia tabernaklo N (karno); la demeto de ovoj.
demetaĵo. Io demetita; kalkuli la volumenon de la demetaĵo. precipitaĵo, rekremento.
demetiĝi. Iĝi demetita: kun granda malfacilo demetiĝas mia vesto X; la metalo demetiĝas unuforme sur la tutan surfacon.
dismeti
Meti disa(j): li dismetis sian arĝentan manĝilaron; la dismetitaj pecoj de horloĝo; kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero X. malkombini.
(pp flosaĵo) meti disen akvon, kies lokon ĝi okupas: la ŝipo dismetas dek mil tunojn.
dismeto La pezo de la akvo dismetata de flosanta ŝipo, k sekve la pezo de la ŝipo mem.
elmeti
(pp estaĵo) Malkovri aŭ aperigi organon, iom elpuŝante ĝin: se la drako eĉ elmetos siajn dentojn kontraŭ mian spadon! Z; elmeti la okulon k vidi nulon Z; pro graso elmetiĝis iliaj okuloj X; ĉu iu elmetus batale kontraŭ mi dornojn? X.
(ion) Prezenti al ies vido aŭ flaro: elmetu mielon, muŝoj alflugos Z; kion vi trovis? Elmetu ĉi tie antaŭ miaj parencoj! X; nun mankas ankoraŭ, ke ni elmetu por vendado nian virgecon! Z; ĉiu pasanto povis bone rigardi la elmetitajn komercaĵojn Z. ekspozicii, elmontri.
(ion) Prezenti senekrane al io, kio efikas sur ĝin: elmeti substancon al radiado, plakon al infraruĝa lumo; se oni fruktojn k grenon elmetas al respondaj influoj […] Z; (f) elmetu vian koron al instruo X.
(iun) Lasi senŝirme al io malagrabla, danĝera: la naturo elmetis nin nudaj k mizeraj sur la bordon de tiu ĉi granda mondo Z; ĝis kie povas iri la decidemeco de persono, kiun oni elmetas al malespero! Z; la unuaj E-istoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj Z; elmeti infanon (por ĝin pereigi); ke en okazo de rifuzo vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo Z; (f) lingvo internacia dum longa tempo estas elmetata al senĉesaj ventoj Z; ĉio alia estis elmetita al ruiniĝado Z.
Detale prezenti al la menso: li klare elmetis antaŭ mi sian tutan historion Z; senpartie elmeti la problemon; ĉio ĉi tio estis elmetata tiel detale k science, ke […] Z.
elmeto, elmetado. Ago de tiu, kiu elmetas.
elmetaĵo. Tio, kio estas elmetita.
elmetejo. Loko, kie oni ion elmetas al la vido. ekspozicio, vitrino, montrofenestro.
elmeteja Loĝanta en loko elmetata al suno, vento, pluvo ks.
enmeti. Meti en: enmeti pilolojn en boteleton, librojn en ŝrankon; enmeti fingron en la vaginon; la enmeto de mia infano en la gimnazion Z; ĝi postulus tre grandan enmeton de mono Z; legu k forbruligu la enmetaĵon; enmeti datenojn en komputilon. enigi.
formeti (tr)
Flanken meti ion, pri kio oni ne volas plu zorgi: formeti la aferon en la keston de forgeso Z, ĝis la grekaj kalendoj Z ( arkivo); infano formetebla for de la mamo X; eble tian malnovan skatolon vi trovos en la formetejo. preterlasi, prokrasti.
Definitive forigi de si: formetu tiun antaŭjuĝon Z; formeti la malnovan homon N; formeti de si ĉian oficialan rolon Z; formeti sian oficon. abdiki, demisii, rezigni.
intermeti
Fari, ke io estu inter du aliaj aferoj: viaj manoj (t.e. fingroj) estos intermetitaj por kuŝo Z; intermeti blankajn foliojn en libro; tion mi scias, intermetis la princo, sed kial? B; intermetita propozicio, parentezo.
(f) Ekagi en afero, koncernanta plurajn aliajn personojn: ne intermetu vin inter geedzoj; vane sin pro la nobeloj juĝist’ intermetas G; la ruzul’ indiferentan vorton intermetis pri procesoj G. interveni.
kontraŭmeti. Meti sur la kontraŭa flanko, oponi, kontrastigi.
kunmeti
Meti kunaj: ŝi kunmetis la manojn super la floraĵo k dankis pro ĝi Dion Z; kunmeti fortojn; kunmeti substancojn por reakcio.
Maletendi, fari, ke io okupu pli malvastan spacon: la Alpoj ŝajnis al li kvazaŭ la kunmetitaj flugiloj de la tero Z; Ramzes ordonis kunmeti la tendojn B.
Aranĝi kune plurajn elementojn, por formi tutaĵon: li povosciis el ŝtonoj k konkoj kunmeti tutajn ŝipojn Z; pecoj, kiujn li kunmetadis, en plej diversaj manieroj, por formi […] Z; el nudaj radikoj kunmeti vortojn Z; la vorto «bezonesti» estas kunmetita tute regule Z; se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj Z; kunmeti telegramon.
kunmeto. Ago de tiu, kiu kunmetas: saluti per kunmeto de la kalkanoj; se esprimi ĝin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas […] tro neoportune Z.
kunmeta, kunmetiĝinta 🍁 Malsimpla, konsistanta (pp folioj) el folieroj, (pp infloreskoj) el du aŭ pluraj infloreskoj, (pp frukto) el frukteroj: kunmetaj estas la folio de rozo, la umbelo de karoto, la frukto de frambo; duoble kunmeta folio (kun folieroj, kiuj mem konsistas el duavicaj folieroj); mane, plume kunmeta folio (Vd maneca, plumeca). divida, loba.
kunmetado. Ripeta aŭ daŭra kunmeto; maniero de la aranĝo: kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana Z; la vortfarado uzas du procedojn, la derivadon k la kunmetadon.
kunmetaĵo. Io kunmetita: formiĝas kemia kunmetaĵo; se la ricevita kunmetaĵo estas tro longa aŭ nepreciza […].
kunmetita. Konsistanta el la kunmeto de pluraj lingvaj elementoj, por esprimo de unu kompleksa ideo: la formojn kunmetitajn (ekz. «mi faradas, mi estis farinta…» kc) oni devas uzi sole nur tiam, kiam la senco ĝin nepre postulas Z; entute mi konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj Z.
primeti. Pretigi (lokon), metante sur ĝin laŭcele aranĝitajn aferojn: primeti la tablon Z, ŝaktabulon. manĝometo.
remeti. Meti ion denove en la lokon, de kie oni ĝin formetis: remetu la okulvitrojn en ilian ujon; remeti elartikigitan membron.
submeti
Meti en tian lokon, ke ĝi estas trafebla de io: kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas Z; submeti substancon al paliga procedo; via biciklo tie estos submetata al la pluvo.
(f) Prezenti al ies priagado: submeti proponon al la atenta konsidero de la kolegoj, al voĉdonado; ŝi estis edukata hejme, neniam submetis sin al ekzameno Z; opinio, kiun mi tute discipline submetas al la decido de la […] Akademio Z.
(f) Meti sub ies influon, povon aŭ regadon: plenigu la teron k submetu ĝin al vi X; li submetis la tutan regionon al la povo de la Faraono B; lando submetita al Romo. subigi.
submeti sin, submetiĝi. Cedi, pli-malpli volonte antaŭ io aŭ iu: mi discipline submetos min al ĉiuj decidoj de la plimulto Z; ni devas submetiĝi al la komuna disciplino Z; eĉ la demonoj submetiĝas al ni per via nomo N; ili pli k pli submetiĝas al la leĝoj de tiu lando Z.
submetiĝo. Ago, stato de tiu, kiu submetiĝas: vivi en humila submetiĝo al la kapricoj de la edzino; virino lernu kun ĉia submetiĝo N.
submetigi. Fari, ke iu submetiĝu: (vi volas) sklave submetigi min al viaj deziroj Z. obei.
supermeti. Meti ion super ion alian: supermetitaj bretoj.
surmeti
Meti sur ion: surmeti pansaĵon sur vundon; surmeti la manojn sur iun; (f) kiam li surmetis tro pezajn impostojn, la popolo forpelis lin Z; surmeto rompas, komparo trompas Z.
Meti sur sin, kiel veston: kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu, kiel tiu, kiu ĝin demetas X; siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon X; ŝi surmetis siajn vestojn k eliris Z; ŝi surmetis siajn okulvitrojn Z.
trameti (tr) Tredi.
transmeti
Fari, ke iu, io estu transe: transmeti oksigenon en la histojn.
transmetiĝi. Iĝi transmetita: transmetiĝo el naturo ordinara en naturon talentan estas malfacila transiro Z.
manĝometo Vd manĝi.
ordometi. Meti laŭ ordo: en la ŝranko ŝi ordometis kelke da teleroj Z.