PIV 2026 · Artikolo 1151

arĥivo

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. arĥivi
  2. arĥivad/o
  3. arĥivist/o
arĥivo
1 kolekto de malnovaj aktoj kaj dokumentoj: historia arĥivo arĥivo de notario arĥivo de nobela familio arĥivo de granda gazeto
(figurasence) formeti en arĥivon flanklasi Z mi jam apartenas al la arĥivo estas eksmoda B
2 KOMP kolekto de malofte uzataj datumoj: densigita arĥivo
Sin. arkivo.
arĥivi meti en arĥivon: ili sendas siajn kontribuojn retpoŝte al servilo, kiu arĥivas ĉion en datumbazo OE arĥivi dosieron Sin. arkivi. ➞ savkopio.
arĥivado ago arĥivi: tagaj kaj semajnaj gazetoj estas produktitaj por rapida legado kaj posta forĵeto, ne por longatempa arĥivado kaj intensa konsultado RRo Sin. arkivado.
arĥivisto oficisto, kiu gardas kaj aranĝas arĥivojn: urba arĥivisto Sin. arkivisto.