PIV 2026 · Artikolo 8426

★kopii

Litero K★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 20
  1. kopia
  2. kopie
  3. kopio
  4. kopiad/o
  5. kopiiĝ/i
  6. kopiist/o
  7. ekrankopio
  8. fot/okopii
  9. fot/okopio
  10. fot/okopiil/o
  11. karb/okopio
  12. miskopii
  13. prem1kopii
  14. rekopii
  15. sav1kopio
  16. ŝtelkopii
  17. telekopii
  18. telekopio
  19. telekopiil/o
  20. trakopii
★ kopii tr
1 reprodukti tekston je unu aŭ pluraj ekzempleroj, mane aŭ maŝine: kopii leteron kopii poemon kopii dokumenton kopii malnovan manuskripton ➞ transskribi.
2 BELA reprodukti belartan verkon: kopii pentraĵon kopii statuon ➞ muldi.
3 FOTO fari pozitivan fotografian bildon (ĝenerale sur papero) de negativa bildo sur filmo aŭ de diapozitivo. Sin. presi 4.
4 (figurasence) ĝuste imiti: kopii ies gestojn per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan voĉon de Pariso Z ĉion strangan kaj malbelan Kay povosciis kopii tre trafe Z
kopia rilata al kopio: kopia papero kopipapero
kopie pere de kopio: kopie multobligi cirkuleron (figurasence) ŝi estis kopie simila al la bela knabino Z
kopioago kopii kaj precipe ties rezulto, t.e.
1 ĝusta reprodukto de bildo, skribaĵo, pentraĵo k.s.: li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron MT tiu skribmaŝino povas liveri ĝis dek kopiojn ofte oni trompas naivulojn, vendante kopiojn anstataŭ originaloj ➞ faksimilo, kopilibro, kopirajto.
2 ekzemplero de filmo.
3 (figurasence) pli aŭ malpli bona imitaĵo: la tradukoj donus malĝustan kopion de la tradukita verko Z mallerta kopio de ĉefverko ➞ plagiato.
kopiado agado kopii.
kopiiĝi iĝi kopiita: kiel pentraĵo ĉio klare kopiiĝis en ĝi la akvo Z
kopiisto iu, kiu metie kopias: la monaĥoj fariĝis la kopiistoj de la antikvaj manuskriptoj kopiisto de muzikaĵoj al Sempronio ne mankis kopiistoj, sed foje li bezonis aldonajn homojn ALö ➞ skribisto.
ekrankopio KOMP bildo montranta la enhavon de komputila ekrano 3 je iu momento.
fotokopii kopii presitan aŭ skribitan materialon per speciala fotografilo. ➞ kserografio.
fotokopio kopio farita per fotokopiilo.
fotokopiilo aparato por fotokopii.
karbokopio dokumento ricevita sur karbopapero.
miskopii erari kopiante ion.
prem1kopii kopii, utiligante specialan premmaŝinon.
rekopii duafoje kopii.
sav1kopio KOMP rezerva kopio de datumoj por protekti kontraŭ perdo de la originalo: ĉiam faru savkopion
ŝtelkopii kopii ion ne ricevinte la permeson de la posedanto aŭ aŭtoro: ŝtelkopii parizajn altmodajn kreaĵojn
telekopii faksi.
telekopio fakso.
telekopiilo faksilo.
trakopii paŭsi 1.