PIV · 11884
paŭs/i
paŭs/i (tr)
1 Reprodukti desegnon, bildon, skribon ktp sur diafana materialo, sekvante ekzakte ĉiujn liniojn de ĝia konturo aŭ detaloj per pinto, plumo aŭ krajono: paŭspapero.
2 (f) Sklave reprodukti.
paŭso
1 Ago paŭsi.
2 Λ Alpreno de nova vorto aŭ sintagmo en iun lingvon pere de traduko el alia lingvo. ☞ interfero, prunto.
paŭsaĵo. Reproduktaĵo per paŭso.