← Reen al P

PIV · 12935

★prunt/e

prunt/e. Kun la kondiĉo de redono post pli-malpli difinita tempo: ne prenu prunte k ne prunte donu Z; ĉu vi ne povas doni al mi prunte tricent rublojn? Z; preni prunte mi povas Z. kredite.
prunti (tr)
Doni prunte: mi petis ke ŝi pruntu al mi iom Z; mi ofte pruntis al li legaĵon Z; prunti al iu veston Z, ĉambron Z; dum la tuta semajno la malgranda Niko devis plugadi pro la granda Niko k pruntadi al li sian solan ĉevalon Z.
Preni prunte: la malriĉa knabo pruntis al si konfirmacian surtuton Z; vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas Z; li dentojn prunti ne bezonas Z.
prunto
Ago de tiu, kiu pruntas: prunto amikon forpelas Z.
Mono, objekto pruntita: redoni B, returni Z la prunton; vivi el pruntoj.
💻 Negativa transigo dum subtraho.
Λ Alpreno en iun lingvon de vorto aŭ sintagmo el alia lingvo, sub formo pli-malpli modifita. interfero, paŭso.
pruntedoni (tr) Prunti 1: ĉu vi ne havas iom da mono por pruntedoni al mi? Z; mi ne pruntedonis procentege X; pruntedoni kontraŭ garantiaĵo, por mallonga tempo; peti de iu pruntedonon Z.
pruntepreni (tr) Prunti 2: kiu prunteprenas, tiu estas la sklavo de la pruntedoninto X; vi pruntedonos al multaj popoloj, sed vi ne prunteprenos X; pruntepreni kondukas al ruino de la mastraĵo Z.
alprunti. Doni prunte.
deprunti. Preni prunte: deprunti monon, por kovri sian deficiton; (f) deprunti vorton de fremda lingvo. lombardi. Rim. Post prunti 2 k deprunti, ĉe pasivaj formoj, oni atentu, ke de enkondukas la nomon de la aganto; tiu de la suferanto devas do esti enkondukita per elel de: libro pruntita de lernanto el la klasa biblioteko; poemformo depruntita de Thomson el de Vigny.
deprunto £ Aranĝo aŭ kontrakto, per kiu firmo aŭ administracio ricevas de la publiko monon kontraŭ difinita interezo: ŝtata, urba, komunuma deprunto; premia deprunto; lanĉi, konsenti, negoci, repagi deprunton.
garantipruntisto. Tiu, kiu profesie pruntas monon kontraŭ garantiaĵoj.
libropruntejo. Butiko, kie oni povas prunti librojn kontraŭ abonpago.