PIV · 8614
kredit¹o
kredit1o
1 Konfido, kiun ĝuas prunteprenanto aŭ nekontanta aĉetanto pro sia akurateco en pagado de ŝuldoj: havi ĉe iu krediton k meriton Z; jam longe antaŭ la bankroto li tute perdis la krediton B; konsenti krediton al iu; rifuzi krediton al ĉiuj Z; aĉeti, vendi je kredito B.
2 £ Sumo, ĝis kiu iu povas pruntepreni de banko aŭ aĉeti de komercisto, ne pagante kontante: havi krediton de cent mil dolaroj en la regna kaso; kreditletero.
3 ✉ Sur la kontolibroj de firmo aŭ banko, parto de la konto, kie oni registras la sumojn, ŝuldatajn al kliento: malfermi krediton al iu; enskribi sumon, varon en ies krediton Z. ☞ debeto, pasivo.
krediti (tr)
1 Enskribi en la konton de iu ĉion, kion oni ŝuldas al li. ☞ debeti.
2 Pruntedoni al iu aŭ rajtigi iun pruntepreni sub la nomo de la rajtiganto difinitan sumon de iu banko: krediti iun per 10 000 frankoj; vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas Z.
kredite. Ne postulante aŭ ne farante kontantan pagon: hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos Z (pp vana promeso).
kreditigi
1 Havigi al iu krediton ĉe iu: kreditigi iun ĉe banko, komercisto.
diskreditigi. Miskreditigi: ili diskreditigas nian ideon Z; ĝia diskreditigado k detruado Z.
miskredito ✉ Malfavora kredito 1.
miskreditigi. Havigi al iu miskrediton.
senkreditigi. Senigi iun je fidindeco, kredindeco: vi penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo Z; senkreditigi nian aferon Z, institucion Z, ĵurnaliston. ☞ malrekomendi, senvalorigi.