← Reen al R

PIV · 13306

★rekomend/i

rekomend/i (tr)
Prezenti en taŭga maniero ion aŭ iun, por altiri al tio aŭ tiu ies ŝaton, favoron, prizorgon: rekomendi varon, manĝaĵon, hotelon, novan specon de tabako; la antaŭparolo, kiun mi ripete rekomendas al via plej granda atento Z; nur la uzado de h anstataŭ ^ estas rekomendata Z; rekomendi kandidaton, serviston B; faro farinton rekomendas Z; ni rekomendas al vi antaŭ ĉio la prezidanton Z; sin rekomendi al la graco de Dio; mi estas rekomendita por la ordeno de Vladimiro Z.
Insiste konsili, atentigi pri io farinda: la kuracisto rekomendis al li ĉesigi la fumadon; rekomendi al iu paciencon B; jam multaj aŭtoritatuloj rekomendis la instruadon de E. en la lernejoj; oni rekomendis al mi fari la aferojn sekrete Z; mi nepre rekomendas, ke vi ne pretervidu tiun ekspozicion.
(evi) = registri: mi sendis al vi per rekomendita banderolo tradukon Z.
rekomendo. Opinio, vortoj de tiu, kiu rekomendas: sen mensoga rekomendo ne iros la vendo Z; rekomendo kondukas al plendo Z.
rekomenda. Esprimanta rekomendon: rekomenda letero, surskribo.
rekomendinda. Tia, ke tiu meritas esti rekomendata: rekomendinda restoracio, oficisto.
malrekomendi. Deadmoni iun je la aĉeto, uzado de io, dungado, protektado de iu: tiu vortaro estas tiel fantazia, ke mi povas ĝin nur malrekomendi; malrekomendi komizon nehonestan.