PIV · 13283
★registr/i
★registr/i (tr)
1 Fari metode k skribe elnombradon kompletan por eventuala referenco k uzado: la restaĵo de la arboj de lia arbaro estas malgrandnombra, k knabo povos ilin registri Z; mi kunvenigis la estrojn k la popolon, por ilin registri X; tio estas variaĵo, ĝi ne estas registrita en la sistemo Z.
2 Noti, en tiucela libro, faktojn aŭ dokumentojn laŭ difinita sistemo, por aŭtoritate aŭ oficiale atesti pri iliaj ekzisto k konsisto: registri la eniron k eliron de malliberuloj, la aktojn de notario, la korespondaĵojn; registrita letero (kiun la poŝtoficejo speciale prizorgas, kontraŭ kroma pago); registrita pakaĵo.
3 (f) Skribe aŭ enmense noti, por rememorado: tiun jaron ni povis registri la kreadon de katedro de E. en la Kanaria Universitato; registru bone lian deklaron.
4 Aŭtomate prezenti la variojn de fenomeno: registri voĉon per fonografo; registri muzikon per magnetofono; ❄ registranta termometro; registri (skribi) datenojn; registri signalon. ☞ surbendigi.
registro. Ago registri k ties rezulto, i.a.:
1 Serio de la enskribitaj notoj, kiun komisiito faris laŭ difinita sistemo pri atestendaj faktoj aŭ aferoj: alfabeta registro de temoj Z; registro de la dokumentoj ricevataj k sendataj B; datordigita registro; prezenti plenan registron de la 150 neologismoj Z; registro de la naskiĝoj, edziĝoj en komunuma oficejo; (analoge) ☼ vegetaĵara registro (listo, ĝenerale kun indikoj pri kovreco k.a., de la vegetaĵoj de limigita areo de biotopo). ☞ listo, inventaro, tabelo. ➞ registrolibro.
2 𝅘𝅥𝅰 La sonamplekso de instrumento aŭ voĉo rilate al ĝia tonalto: registro tenora, harpa; okfuta registro (ĉe orgeno); la registro de violono, de fluto.
3 = dateningo.
registrado. Agado de tiu, kiu registras: la registrado de la novaj abonantoj, de rekrutoj; registrado de la aktoj en registrejo; registrado de monenhava letero.
registraĵo. Io registrita: konservi registraĵojn de ies voĉo, de la temperaturo.
registrejo. Tiu sekcio de kancelario, de juĝejo, de granda entrepreno, kie oni registras aktojn.
registrigi. Fari, ke iu, io estu registrita: registrigi sin sur la liston de la elektontoj; registrigi pakaĵon ĉe la stacidomo.
registrilo Ⓣ Aparato, kiu aŭtomate registras la sinsekvajn valorojn de grando, kiun oni intencas mezuri aŭ ricevi, k eventuale regadas alian aparaton: registrilo de aŭtomata telefonsistemo, registrilo de aera malsekeco, kontraŭincendia registrilo de varmaltiĝo.
registristo. Oficisto, ŝtata aŭ privata, komisiita por la registrado: tribunala, notaria, konta registristo.
enregistri. Registri 1: enregistri militistojn X; ili estis enregistritaj laŭ siaj vilaĝoj X.
memregistra. Aŭtomate registranta: memregistra barometro, aparato.
kasregistrilo ✉ Kalkulmaŝino, per kies klavaro oni adicias, registras k presas la spezojn, k kiu estas ordinare provizita per montirkesto, kiu elŝoviĝas ĉe frapo sur la klavo «totaligo».
sonregistrilo. Ĉiu aparato por registri sonojn.
sonbendregistrilo. Magnetofono.
videoregistrilo. Ĉiu aparato por registri samtempe sonojn k moviĝantajn bildojn.
videobendregistrilo. Magnetoskopo.