← Reen al K

PIV · 7273

★kancelari/o

kancelari/o
Loko, kie oni metas sur diplomatiajn aktojn aŭ politikajn dokumentojn la sigelon de la ŝtato, k oni konservas ilin: papa kancelario; juĝeja kancelario; kancelaria stilo.
La kancelaria administracio mem: la kancelario rifuzis aprobi la projekton.
Loko en oficejo, en kiu oni akceptas la klientojn, konservas aŭ esploras la dokumentaron; sekretariejo: banka kancelario. kontoro.
Tiea oficistaro: mi ne havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en miaj liberaj horoj Z.
kancelariano Z, kancelariulo Z. Oficisto de kancelario.