PIV 2026 · Artikolo 8367

★kontoro

Litero K★ Fundamenta

★ kontoro oficejo de komerca aŭ industria entrepreno: la kontoro de la fabriko li havas tre gravan kaj altkvalitan oficon, komizecon en kontoro Z la kontoro reviviĝis, telefonoj sonoris, skribmaŝinoj klakadis, inĝenieroj laboris pri desegnoj kaj kalkuloj SEn la asocio luis sian propran etan kontoron en la centro de Kopenhago MalR mi supreniris ŝtuparon, eniris kontoron kaj troviĝis ĉe servotablo kun interspacitaj vandoj antaŭ ĝi CRo venu kun mi en mian kontoron, diras la gastejestrino en komerca tono FSz ➞ faktorio, kancelario, oficejo.
kontoristo salajrulo, kiu laboras en kontoro.