PIV 2026 · Artikolo 8369

kontrabandi

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. kontrabanda
  2. kontrabando
  3. kontrabandaĵ/o
  4. kontrabandist/o
kontrabandi tr sekrete importi varojn aŭ objektojn, kiuj estas leĝe malpermesitaj, aŭ por kiuj oni ne pagis doganon: ili kontrabandis trans la novan landlimon sian rezervan littukaron, arĝentajn manĝilojn, hejmajn mebletojn, personajn aferojn, eĉ se ne tre valorajn RSc narkotaĵoj, kiuj estas perpoŝte kontrabandataj EGv (figurasence) unu kongresano estis kaŝe kaj senkotize kontrabandita en la kongresejon SJo
kontrabanda rilata al kontrabando: merkato de kontrabandaj cigaredoj LSt
kontrabando ago kontrabandi: pro tabaka kontrabando en Britio kutime oni punas per ĝis kvar jaroj da mallibero LSt la indonezia kaj ĉina registaroj subskribis interkonsenton pri prevento de kontrabando de ligno MD kontrabando pri armiloj kaj drogoj MD
kontrabandaĵo io kontrabande importita: transporti kontrabandaĵojn (ĉefe cigaredojn sed ankaŭ eble homojn el evoluolandoj) JHa
kontrabandisto krimulo, kiu regule kontrabandas: ĝi la divido de la insulo estas profitdona por neniu krom kontrabandistoj kaj alispecaj krimuloj GMc