← Reen al R

PIV · 13282

★region/o

region/o
Parto de lando aŭ de ia spaco, kun karakterizaj ecoj: montara, apudmara, Pariza regiono; la industriaj regionoj de Britio; ekonomia regiono; kiam en tiun regionon venas la nebulo […] Z; la preĝejoj de tiu regiono staras kiel pecoj da roko Z; estis bele vidi novajn regionojn k novajn homojn Z; la altaj regionoj de la atmosfero.
Korpoparto difinita en priskriba anatomio pro ĝiaj karakterizaj ecoj: deltoida regiono (regio deltoidea); la lumba regiono; la alarma regiono (interna parto de la superspina kavo de la skapolo, kie oni ofte aŭdas la unuajn simptomojn de la pulma tuberkulozo).
(f) Sfero, kampo de efiko de aferoj, prezentanta ian specialan econ: doma mastrumaĵo, jen estas la regiono de la (virina) laborado Z; miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj Z; tio ĉi estas perdo por la aliaj regionoj de scienco Z; neniu el tiuj provoj eliris el la regiono de projektoj Z; la regiono de revoj Z.
Koneksa malfermita aro.
regiona. Koncernanta nur unu regionon: regiona dialekto, kutimo, gazeto, ekspozicio; regiona metropolo; regiona planado. provinca.
regionestro X. Ĉefo de administra regiono.
regionismo. Politika aŭ artisma doktrino, celanta konservi la apartajn interesojn k la diferencigajn trajtojn de ĉiu regiono.
regionisto. Adepto de regionismo.
postregiono. Landinterno.
provizregiono (pp spaca telekomunikado) La parto de tersurfaco, vidata de satelito.