← Reen al P

PIV · 12913

★provinc/o

provinc/o
Parto de regno (kun diversaj statusoj laŭ la regnoj k epokoj): la provincoj de la Roma imperio; la provincoj de la antaŭrevolucia Francujo.
Administra distrikto en iuj ordenoj: jezuita provinco.
👥 Cetero de la lando, kontraste kun la ĉefurbo.
provinca
Rilata al provinco: provinca oficisto, urbo, gazeto.
Nemoderna, neeleganta: provinca modo, tono; provincaj manieroj.
provincano. Loĝanto en provinco: naiva provincano Z; vi rigardas min kiel tian provincaninon Z.
provincestro. Estro de provinco 1, 2.
provincismo. Apartaĵo,precipe lingva, propra al iu provinco.