← Reen al A

PIV · 132

★adres/o

adres/o
Preciza loĝloko de persono, firmo ks, difinita per strato, urbo ktp: mia nuna adreso estas la sekvanta Z; telegrafa adreso (mallongigita aŭ simbolforma, por uzado en telegramoj).
Surskribo, sur koverto aŭ pako, montranta la nomon k la precizan loĝlokon de la persono, firmo ks, al kiu ĝi estas sendita: sub la adreso de sro Bourlet mi multe korespondis kun la grupo Pariza Z; (f) ili esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero E. Z; la kritiko trafis sian adreson.
💻 Nombro indikanta la lokon, kie dateno estas tenata en memoro: absoluta, relativa, virtuala, fizika adreso; adresspaco; adresingo (dateningo por teni adreson).
adresi (tr)
Skribi adreson sur leteron, pakon ks.
Sendi ion al ies loĝloko: mi adresis la manuskripton rekte al la presisto.
(f) Direkti parolon al iu: adresi al iu sian dankon Z. sin turni.
adresanto. Tiu, kiu adresas.
adresaro. Kajereto, kun la adresoj de ies konatoj.
adresato Z
Tiu, kies nomon surhavas letero aŭ pako.
Λ Tiu, al kiu estas direktata mesaĝo.
adresaparato. Maŝino por surpresi la adresojn sur leterojn, banderolojn ks.
retadreso 💻 Signoĉeno, uzata en retpoŝto por indiki uzanton k komputilon.