← Reen al A

PIV 2020 · 131

adrenalin⁹o

adrenalin9o Substanco, C6H3(OH)2-CH(OH)-CH2NH-CH3, rolanta kiel hormono k kiel nerva peranto, sekreciata de la medola parto de la surrenaj glandoj k de la simpataj nervoj, medicine uzata: adrenalino akcelas la koran ritmon, pliigas la arterian tension, mallarĝigas la angiojn, plilarĝigas la bronkojn k pupilojn k pliigas la glukozemion. Sin. epinefrino.
nor-adrenalino. Antaŭanto de adrenalino, same sekreciata k grandparte samefika kiel adrenalino, medicine uzata. Sin. nor-epinefrino.