← Reen al S

PIV · 14225

simpat/o

simpat/o Unu el la du partoj de la aŭtonoma nervosistemo, konsistanta el la fibroj konektitaj al la lumba k toraka mjelo k el ganglioj grandparte ariĝintaj en du katenojn (simpata trunko) ambaŭflanke de la vertebra kolumno: la simpato plej funkcias dum aktivado, akcelas la koran ritmon, dilatas la pupilon ktp.
simpata. Rilata al la simpato: simpata ganglio, trunko; simpataj nervoj.
simpatino (ark.) Substanco simila al adrenalino, k formiĝanta ĉe la finoj de la simpataj nervoj. Sin. nor-adrenalino.
simpatektomio Desekco de simpata nervo.
parasimpato (pars parasympathica) Unu el la du partoj de la aŭtonoma nerva sistemo, konsistanta el la fibroj konektitaj kun centroj en la encefala trunko k kun la sakra mjelo, k el ganglioj en la organoj mem: la efiko de la parasimpato estas kontraŭa al tiu de la simpato; la parasimpato funkcias precipe dum ripozo k faciligas la vegetan vivon, la digestadon k.a.. vaga.