PIV · 14226
simpati¹o
simpati1o
1 Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de gustoj, temperamentoj, opinioj ks: supre (ĉiele), kie oni aliĝas al si en reciproka simpatio Z; ili vivis en mirinda simpatio.
2 Favora inklino de iu por alia persono, kies sentojn tiu iel dividas: vi havas por li grandan simpation Z; tiu ĉi lando havas la simpation de la mondo Z; ni devas disiĝi: via frato ne havas simpation al mi Z; homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj k antipatioj Z; (f) la maljunulo ĝis nun ankoraŭ ne havas simpation por tiu lando Z.
simpatia
1 Naskanta simpation: personoj, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estas simpatia Z; ŝi ekvidis antaŭ si belan k eksterordinare simpatian viron Z; tia sola ripetado ne estis simpatia por ŝi Z.
2 ⚕ Karakterizata de reagoj de la malsanecaj perturboj de organo sur unu aŭ plurajn aliajn organojn, ligitajn aŭ ne: simpatia oftalmito; simpatia frenezo.
simpatie. Kun simpatio: simpatie via (fina formulo de letero).
simpatii (tr) Senti simpation al: ili simpatias nian aferon Z; mi ne tre simpatias kun li B; kiel la grandaj spiritoj simpatias! Z.
malsimpatio. Antipatio.