PIV 2026 · Artikolo 17996

parasimpato

Litero P

parasimpato ANAT unu el la du partoj de la aŭtonoma nerva sistemo, konsistanta el la fibroj konektitaj kun centroj en la cerba trunko kaj kun la sakra mjelo, kaj el ganglioj en la organoj mem. pars parasympathica la efiko de la parasimpato estas kontraŭa al tiu de la simpato la parasimpato funkcias precipe dum ripozo kaj faciligas la vegetan vivon, la digestadon k.a. ➞ simpato, vago 2.