PIV · 11749
paraŝut⁸o
paraŝut8o. Ombrelforma aparato, kiu uzas la aeran reziston por malrapidigi la malsupreniĝon de falanta korpo: aŭtomata, helpa, libera paraŝuto; paraŝuto de lumĵetilo (por prilumi regionon); esti faligata malsupren en paraŝuto Z.
paraŝuti (ntr) Malsupreniĝi per paraŝuto.
paraŝuta
1 Rilata al paraŝuto: paraŝuta malfermiĝo; paraŝuta descendo; paraŝuta tuko, daŭbo.
2 Uzanta paraŝutojn: paraŝuta soldato, trupo.
paraŝutigi. Faligi ien per paraŝuto: paraŝutigi trupon; paraŝutigi nutraĵojn k medikamentojn en alta montaro.
paraŝutisto. Persono, kiu sperte uzadas paraŝuton.