PIV · 13141
raket¹o
raket1o
1 Arta fajraĵo, kiu pafiĝas per fuzaĵo en la aeron k tie eksplodas, elĵetante multajn brilajn diverskolorajn fajrerojn: li aĉetis raketojn, krakpizojn k diversajn fajraĵojn Z; raketoj flugis alten Z.
2 Spacpafaĵo, uzanta fuzaĵon kiel propulsan rimedon: kontraŭtanka, interkontinenta raketo; stratosfera raketo por meteologia esplorado; homloĝata raketo. ☞ sputniko, satelito, kosmonaŭto.
raketi (ntr)
1 Pafiĝi, kiel raketo.
2 Elŝpruci, kiel la fajreroj de raketo: Miĥalski vere raketas per rimoj k ritmoj; multaj demandoj raketis el la publiko.
alarmraketo ⚓ Raketo, elĵetanta kolorajn stelojn, uzata de ŝipo, kiu petas helpon.
lumraketo ⚔ Raketo, kiu elverŝas brilegan artan lumon, uzata de trupoj dum nokto, en okazo de malamika surprizo.