PIV 2026 · Artikolo 4927

fuzi

Litero F

fuzi ntr KEMI longe flagradi sen eksplodo.
fuzaĵo substanco, kiu fuzas, kiam oni ĵetas ĝin sur brulantajn karbojn aŭ kiam oni ekbruligas ĝin.
fuzilo aparato, kies movoforto estas produktata (kiel en raketoj) per ellaso de gasoj devenantaj el brulado de fuzaĵo: la V2-raketo estis fuzilo ➞ fuzaviadilo.