← Reen al S

PIV · 13901

satelit⁹o

satelit9o
🔭 Astro, kiu rivoluas ĉirkaŭ notinde pli grandmasa astro: Luno estas satelito de Tero; la satelitoj de Jupitero. Sin. natura satelito.
(f) Satelita regno, urbo aŭ organizaĵo: la satelitoj de Sovetio M.
Fabrikita objekto aŭ veturilo, destinita orbiti ĉirkaŭ Tero, Luno aŭ alia astro: meteologia, observada, telekomunikada, televida satelito. Sin. arta satelito. sputniko.
Rado aŭ pinjono, kies akso ne estas fiksa, sed rivoluas ĉirkaŭ la akso de alia rado.
arta satelito. Satelito 3.
natura satelito. Satelito 1.
satelita
Rilata al satelito.
(pp regno aŭ urbo) Politike aŭ ekonomie dependanta de alia pli potenca najbaro: la satelitaj urboj de Parizo, Londono; satelitaj ŝtatoj de Usono M.