← Reen al I

PIV 2020 · 6657

★intern/a

intern/a
Enhavata aŭ okazanta en la limoj de objekto, de korpo aŭ de iu fermita spaco; malekstera: interna parto de urbo, domo, korpo, ventro, kesto, frukto; interna flanko de muro, pordo; 🍁 interna flanko de petalo, sepalo; interna malsano, doloro; internaj organoj de maŝino; interna korto (tute ĉirkaŭita de konstruaĵoj); interna maro (enfermita meze de granda terparto aŭ de kontinentoj, ekz. Mediteraneo, Kaspio); interna lernanto (loĝanta en la lernejo); interna haveno; interna angulo; interna ekzameno (per la instruistoj mem de la lernantoj); interna kuracisto (kiu praktikas nur en sia hospitalo).  intera.
Σ Okazanta en la limoj de lando, kontraste al la eksterlando: interna milito (intercivitana); ministrejo pri internaj aferoj (enlandaj).
(f) Koncernanta la psikajn ecojn, kontraste kun la korpaj, materiaj: la interna vivo (spirita); la interna kulto (kontraste kun la ekstera k videbla); la internaj sentoj, fortoj; la interna ideo de E.; ne juĝi la faktojn laŭ ilia ŝajno, sed esplori la faktojn internajn Z; nun li ekkonis sian internan karakteron Z.
interne. En la interno:
mi staras ekster la domo k li estas interne Z; interne en la preĝejo staris la pastro Z; la pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo Z; la rulaĵo estis skribkovrita interne k ekstere X; iri internen de Egiptujo X; forkuru el interne de Babel X;
ia interne-afrika gento Z;
li kliniĝas antaŭ li, k lin mokas interne; fiereco k zorgo batalis interne de ŝi Z; ekstere honoro, interne doloro Z.
interno
La interna parto aŭ spaco: li estis pakita en la interno de poŝta kaleŝo Z; kiel malsatanto sonĝas, ke li manĝas, sed li vekiĝas k lia interno estas malplena X; la interno de ŝipo, de templo, de botelo.
La sidejo de la pensoj k sentoj: lia ekstero k lia interno estis en plena kontrasto kun lia profesio Z; amo por li k memoro pri li staras en mia interno kiel altaroj Z; ŝian internon trafluis amaso da pensoj Z; interparolado kun sia propra interno Z; Dio esploras la internon k la koron X; mia interno kompatis lin X. animo, koro, menso, psiko, spirito.
(pp aro en spaco) La plej granda malfermita subaro de la aro. Sin. malfermaĵo.
internaĵo
Tio, kio estas interne.
Ĉiuj organoj interne de la korpo de besto aŭ homo: li alportu la sebon, kiu kovras la internaĵojn […], por la Eternulo X; miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo X. intesto, remburaĵo, tripo, viscero.
(f) La plej kaŝita parto de la homa koro, animo: vi, kiu esploras korojn k internaĵojn, justa Dio X; mia internaĵo ĝojas X.
internigi
Enigi en ies internon, menson, memoron. gravuri.
Meti en la internon de io: internigi fremdajn civitanojn en koncentrejon dum milito.
interniĝi. Enprofundiĝi: kiu iom interniĝis en la lingvon, tiu povas facile vidi […] Z.
internulo
Lernanto, loĝanta en la lernodomo.
En Francio, medicinstudento, loĝanta k praktikanta en hospitalo.
internulejo. Parto de instruejo, kie loĝas la internuloj.
landinterno. Parto de lando, situanta pli malproksime de la marbordo; postregiono.