PIV · 6668
★intest/o
★intest/o ❤ Parto de la nutrokanalo de post la stomako ĝis la anuso: ĉe la mamuloj estas distingendaj: la maldika intesto (7 m longa ĉe la homo, 40 m ĉe la bovo; konsistanta el duodeno, jejuno k ileo, en kiu la nutraĵoj estas submetataj al la efiko de la pankreata suko k galo k ankaŭ de la intesta suko, antaŭ ol esti sorbataj de la intestaj viloj); la dika intesto (1,5 m longa ĉe la homo; konsistanta el cekumo, kojlo k rektumo, kie la digestaj ruboj fermentas, antaŭ ol esti ekskrementataj). ☞ disenterio, enterito.
intesta. Rilata al intesto: intestaj vermoj; intesta inflamo.
intestaro. Tuto de la intestaj ansoj.
intestobruo. Bruo, kaŭzita de la translokiĝo de gasoj k likvoj en la intesto.