← Reen al K

PIV · 7998

kojl/o

kojl/o (colon) La parto de la dika intesto ekde la cekumo ĝis la rektumo: la kojlo konsistas el 4 partoj nomataj ascenda, transversa, descenda k sigmoida kojloj.  kojlobacilo.
kojlito Inflamo de la kojlo.
kojlektomio. Parta aŭ tuta fortranĉo de la kojlo.
kojlostomio. Kreado de artefarita anuso, per alkudro de la kojlo (pli ofte la descenda) al la korpekstero.
enterokojlito Inflamo de la mukozoj k de la maldika intesto k de la kojlo.