← Reen al I

PIV · 6547

inflam⁴o

inflam4o Malbona stato de organo de la korpo, karakterizata de plialtiĝo de la temperaturo, ŝvelo, ruĝo k doloro: la medicinistoj uzas la suf-on ‑ito por nomi la inflamojn: bronkito, laringito, vaskulito k.a.; akuta, kronika inflamo. Sin. brulumo.
inflami (ntr) Esti en stato de inflamo.
inflamigi. Kaŭzi inflamon. iriti.
antiinflama, kontraŭinflama. Destinita kuraci inflamon.