← Reen al I

PIV 2020 · 6546

inflaci⁹o

inflaci9o
£ Ekonomia malekvilibro, karakterizata de ĝenerala plialtiĝo de la prezoj, k atribuata jen al troa plimultiĝo de la papermona kvanto en cirkulado, jen al daŭra maladaptiĝo de la totalaj propono k postulo. deflacio.
🔭 (laŭ la praeksploda teorio) Supozata eksponenciala ega ŝvelo (× 1030) de la universo, kiu okazis en la komenco de la ekspansio, tuj post (10−33 s) la praeksplodo.
inflaciismo £ Teorio, kiu rigardas la inflacion dezirinda.