PIV 2026 · Artikolo 2875

deflacio

Litero D

deflacio
1 EKON ekonomia malekvilibro karakterizata de ĝenerala malplialtiĝo de la prezoj de produktoj kaj servoj: nestabileco de valutoj reflektiĝanta en deflacioj kaj inflacioj ILa la deflacio akrigas la krizon, ĝi malaltigas la produktadon kaj ĝi malaltigas la impostojn MD ➞ devaluto, inflacio.
2 GEOL forigo de fajnaj kaj sekaj eroj de rokaĵo 1, sedimento aŭ grundo fare de la vento. ➞ ablacio, abrazio, erozio.
deflacia karakterizata de deflacio: longedaŭra deflacia ekonomio kun preskaŭ nula kresko IsT