← Reen al E

PIV 2020 · 4059

erozi/o

erozi/o Procezaro, kiu, sur aŭ proksime de la supraĵo de Tero, forigas parton de ties materialo k tial modifas la reliefon: erozio konsistas el procezoj kemiaj – alteracio k dissolvo – k fizikaj aŭ mekanikaj – diserigo de la materio k forigo de la eroj ( detrito) aŭ de la solvitaĵoj; akva, glacia, eola (venta) erozio. ablacio, abrazio, erodi, sedimento.
erozia. Rilata al erozio aŭ produktita de ĝi.
erozii (tr) Fari erozion al.  erodi.