PIV · 13955
sediment/o
sediment/o Z
1 ⊕ Natura demetaĵo, plej ofte tavoliĝinta, estigita de eksterdevenaj fenomenoj; ĝi konsistas el minerala k/aŭ organika materialo, transportita de akvo, glacio aŭ vento, demetiĝinta pro fizikaj, kemiaj k/aŭ biokemiaj fenomenoj: mara, laga, kontinenta sedimento; kalcikarbonata, silica sedimento. ☞ diagenezo, petro, tavolo.
2 Ⓚ Precipitaĵo el suspensiaj aŭ pli-malpli solvitaj materialoj en senmova likvo: urinaj sedimentoj; sedimento formiĝis funde de la retorto. ☞ feĉo, surfundaĵo.
sedimenta. Rilata al sedimento: sedimentaj terenoj, petroj; sedimenta baseno.
sedimentigi. Estigi sedimentiĝon.
sedimentiĝi. Iĝi sedimento (pp suspensio, polvo ktp).
sedimentiĝo ⊕
1 Formiĝo de sedimento: mara, laga, eola (venta), glaĉera sedimentiĝo.
2 Ⓚ ⚕ Formiĝo de sedimento per disiĝo de eroj de malsama dikeco laŭ ilia falotempo en senmova likvo: la rapideco de sedimentiĝo de la ruĝaj globetoj estas pli granda ĉe multaj akutaj aŭ kronikaj afekcioj.
sedimentologo. Specialisto pri sedimentologio.
sedimentologio. Scienco pri sedimentoj, sedimentiĝo k sedimentaj petroj.