← Reen al F

PIV · 4891

★fund/o

fund/o
Plej profunda, malalta surfaco de ia natura aŭ homfosita kavo: la fundo de valo, de la maro Z; fali sur la fundon de la lago Z; lageto, kies fundo konsistis el plej bela sablo Z; la fundo rivera Z; trovi, tuŝi la fundon (plonĝante); iri al la fundo Z (pp dronanta ŝipo); la fundo de truo Z, foso, puto; detruita ĝis la fundo de l’ fundamento Z. grundo.
Malsupra surfaco de artefarita objekto: renversi ion la fundon supren Z; li esploris iom la fundon de la glaso Z (estas ebrieta); la ebriigantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo X; fundo de barelo; fundo de torto; la monujo baldaŭ montris al li sian nudan fundon Z; skatolo kun duobla fundo (la unua nur ŝajna, sub kiun oni povas ion kaŝi); fundo de cilindro (sub cirkla vando de motorcilindro).
Parto plej malproksima de la eniro, plej malantaŭa: fundo de ĉambro B, de koridoro, de ŝranko; li priskribis la inferon kiel malbonodoran kavernon, kie troviĝas nenia fundo, sed kie oni ĉiam pli k pli profunden eniĝas Z; sidi en la fundo de kaleŝo, de aŭto; fundo de sako, de poŝo, de ĉapelo, de pantaloneto; esplori la fundon de la gorĝo. fono.
(f) Plej intima, kaŝita parto: en la fundo de sia koro li malamas ŝin; vidi la fundon de l’ koroj; sur la fundo de la brusto Z. abismo.
(f) La plej alta grado de malboneco: la fundo de l’ mizero B, de la diboĉo, de la malespero.
funda
Estanta en la fundo: funda akvo, ŝlimo, feĉo, fiŝo.
(f) Penetranta ĝis la fundo de la afero: fundaj scioj; funda klarigo Z. kerna.
funde
Ĉe la fundo: funde de la maro.
(f) Plene, plendetale: funde scipovi lingvon.
fundaĵo
Peco servanta kiel fundo: la fundaĵo de botelo; alkudri novan fundaĵon al pantalono.
= surfundaĵo.
alfundiĝi. Iri al la fundo de la akvo: la rompita ŝipo alfundiĝis. precipitiĝi.
enfundiĝi. Ekgrundi.
ĝisfunde
Ĝis la fundo: ili trinkos, trinkos ĝisfunde X.
Funde 2: esplori ĝisfunde aferon.
senfunda. Ne havanta fundon (pf): al kavo senfunda ŝtopado ne helpas Z; la senfunda barelo de l’ Danaidinoj.
senfundaĵo. Abismo.
surfundaĵo
Ŝlimo el solidaj materioj, kiuj amasiĝas sur la fundo de fluaĵoj. feĉo, precipito, rekremento, sedimento.
(f) Plej malbona, plej malestiminda parto: la surfundaĵo de la loĝantaro Z. feĉo.
surfundiĝi. Demeti sin sur la fundon (pp ekz. submarŝipo).
artiŝokfundo Vd artiŝoko.
gorĝfundo Vd gorĝo.
kluzofundo Vd kluzo.
okulfundo. Fundo de la okulo, observata per oftalmoskopo.
platfunda, rondfunda. Havanta platan (flakono, boato), rondan (balono) fundon.
valfundo. Talvego.