← Reen al G

PIV · 5359

★gorĝ/o

gorĝ/o
Antaŭa parto de la kolo: kunpremi la gorĝon al iu; venis tranĉilo al la gorĝo Z; tranĉi al si la gorĝon; […] volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo Z; senti jam la ŝnuron ĉe la gorĝo.
Interna parto de la kolo, per kiu oni glutas k spiras, konsistanta el la faringo k la enirejo de ezofago k laringo: ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo Z (granda malfacilaĵo); detenu vian gorĝon de soifo X; tralavi la gorĝon Z (drinki); la najtingalo kantis tiel, kvazaŭ ĉiuj melodioj loĝus en ĝia malgranda gorĝo Z; krii, ridi el la tuta gorĝo Z; freŝa mielo estas dolĉa por la gorĝo X.  faŭcio.
🌄 Mallarĝa pasejo en monto, aŭ inter rodo, laguno ks k la maro.
Ronda kava foldo aŭ kanelo. toro.
gorĝo Ruĝo.
gorĝa. Rilata al gorĝo: gorĝa konsonanto (guturalo), doloro, krio.
gorĝeto. Malgranda gorĝo (ekz. de birdo).
gorĝfundo Parto de la gorĝo malantaŭ la tonsiloj.
elgorĝigi. Fari, ke io elĵetiĝu el la gorĝo. kraĉi, sputi, vomi.
engorĝigi. Enigi en la gorĝon: Juĝisto L. engorĝigis la lastan gluton da kafo TE.
blugorĝulo Sp. (Luscinia svecica) de birdo el la ordo de paseroformaj, fam. de turdedoj, kies virbesto havas bluan gorĝon kun rustruĝa aŭ blanka makulo en la mezo.
plengorĝe. El la tuta gorĝo.
plengorĝo. Kvanto, kiun povas enteni la gorĝo.
ruĝgorĝo Z, ruĝgorĝulo Rubekolo.