← Reen al K

PIV 2020 · 8581

★kraĉ/i

kraĉ/i
(ntr) Elĵeti salivon el la buŝo per rapida, vola elspiro: ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos Z; dirinte tion, li kraĉis sur la teron N; kraĉi sur iun Z (en signo de malestimo). sputi.
(tr) (f) Elĵeti: vi vidis, kiel Vezuvio kraĉis blankan fajron? Z; fajrokraĉantaj drakoj Z.
kraĉo. Ago kraĉi k ties rezulto (kraĉaĵo): kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas Z.
kraĉaĵo. Tio, kion oni kraĉas.
kraĉado. Ago de kraĉanto: mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj k kraĉado X.
kraĉeti (ntr) Nevole elĵeti saliverojn, parolante.
kraĉujo. Vazo elmetita, por ricevi la kraĉaĵojn.
elkraĉi (tr) Elĵeti, kiel ion malpuran: la naturo elkraĉu min kiel ekstermindan beston, se mi rompos tiun ĉi ĵuron Z.
tuskraĉi. Ekspektori.