PIV 2020 · 13756
saliv¹o
saliv1o. Iom viskeca, hel- aŭ sen-kolora likvo, kiu malsekigas la buŝon, estas produktata de la salivaj glandoj (parotida, submandibla, sublanga k.a.), k fizike k kemie efikas al la nutraĵoj en la komenco de la digestado.
saliva. Rilata al la salivo: saliva amelazo.
saliviga. Iganta salivi: saliviga medikamento.
salivumi (ntr) Produkti troan kvanton da salivo, tiel ke ĝi elfluas el la lipoj. ☞ bavi. ➞ salivtuko.