PIV · 16115
★tuk/o
★tuk/o. Peco de teksaĵo, ordinare ortangula, por difinita uzo: tablon ornamas ne tuko, sed kuko Z; li komencis lavi la piedojn de la disĉiploj k viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita N; la pasamentoj de la altara tuko Z; kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi havas sur la kapo! Z.
★antaŭtuko. Tuko, kiun oni portas antaŭ si, por ŝirmi la vestojn kontraŭ malpurigo: sian grizan tolan antaŭtukon ŝi suprenŝovis trans la kapon Z.
brustotuko. Indiena tuko, kiun la virinoj metas sur la ŝultroj k krucigas sur la brusto.
buŝtuko. Tuko, kiun oni uzas, por ŝirmi la vestojn k viŝi la buŝon dum la manĝado: tri senfermentajn panojn ŝi kovras per buŝtuko Z.
gudrotuko. Peco el gudrita veltuko, servanta por kovri ferdek-aperturojn.
kovrotuko. Tola tuko, per kiu en iuj orientaj landoj la virinoj k kelkaj viroj kovras sian vizaĝon: ŝi demetis siajn vestojn de vidvineco k kovris sin per kovrotuko X; kiam Moseo ĉesis paroli al ili, li metis sur sian vizaĝon kovrotukon X; se eĉ per via propra kovrotuko vi kovros la kulpulon Z; tiam la profeto stariĝis antaŭ la reĝo sur la vojo k kovris per kovrotuko siajn okulojn X. ☞ vualo.
littuko, litotuko. Ĉiu el la du tolaj aŭ kotonaj tukoj, inter kiuj dormas ordinare la okcident-eŭropanoj: ne trovante la vestojn, ili de timo envolvis sin en la litotukojn Z.
mantuko. Tuko, uzata por viŝi la manojn.
mortotuko. Tolaĵo, kiun oni volvas ĉirkaŭ mortinto.
naztuko, poŝtuko. Kvadrata peco el tolo, kiun oni tenas en la poŝo k uzas, por viŝi al si la ŝviton, purigi la nazon kc: li havis teruran kataron, tiel ke li prefere povus uzi litotukon anstataŭ poŝtukon Z; brodita poŝtuko Z; (analoge) papera poŝtuko.
salivtuko. Surbrusta tuketo por infano: ilia prezidanto (de la Akademio) […] kun salivtuket’ surbruste Ŝ.
tablotuko. Granda tola tuko, per kiu oni kovras manĝotablon: la tablon kovris diverskolore brodita tablotuko Z.
telertuko. Malgranda buŝtuko.
★telertuketo. Malgranda tuko, uzata dum manĝado.
tualettuko. Tuko, uzata por tualeti.
vindotuko = vindaĵo.
viŝtuko. Tuko, uzata por viŝi objektojn: viŝtuko por la mebloj, por la nigra tabulo.