PIV · 16758
★vual/o
★vual/o
1 Peco el delikata teksaĵo, uzata por kovri ion, precipe la vizaĝon de virinoj: la vualo de monaĥino; alpreni la vualon (iĝi monaĥino); vualo de fianĉino; funebra vualo; (f) venas la nebulo kun sia vualo Z. ☞ ĉadoro, kovrotuko.
2 🍁 (pp ombrelfungoj k gasteromicetoj) Membrano, almenaŭ komencevolue ĉirkaŭanta la tutan bazidiujon (totala, unuavica, aŭ ekstera vualo) aŭ ties duonsupron (parta, duavica, aŭ interna vualo): stipingo k ringo estas restaĵoj de la totala k de la parta vualoj ĉe maturaj bazidiujoj.
3 (f) Ĉio, kio kaŝas la veron aŭ la realon: vualo falis de liaj okuloj; espereble tiu katastrofo forŝiros la vualojn de la homa kredemeco (forigos la iluziojn k montros la realaĵon. ➞ okulo); la tempo fine ĵetos vualon sur (forgesigos) tiujn malĝojigajn rememorojn.
vuali (tr)
1 Kovri ies vizaĝon aŭ kapon per vualo: viro ne devas havi la kapon vualita pro tio, ke li estas la bildo k gloro de Dio N; se virino ne estas vualita, ŝi ankaŭ tondiĝu N.
2 Kaŝi ion al la rigardoj: densaj nuboj vualis la lunon; la valo estis vualita de nebulo B; kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas Z. ☞ kaŝi, envolvi.
3 (f) Kovri, konfuzante aŭ malhelpante la rigardon: la larmoj vualis liajn okulojn B, lian rigardon; okuloj vualitaj de malĝojo; neĝpluvo vualis la vitrojn; la partieco vualas vian prudenton B; frunto vualita (maltrankviligita) per medito B.
vualeto. Diafana, mallonga vualo, kiun la okcidenteŭropaj virinoj portis ĉ. la fino de la 19a jc.
vualiĝi 📷 Nigriĝi (pp plako).
senvuala. Ne havanta vualon: virino, preĝanta aŭ profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon N; (f) mi senvuale diros al vi, ke […].
senvualigi. Depreni ies vualon: la nekonata virino senvualigis sin k li rekonis […].
kulvualo. Muslina vualo, per kiu oni ŝirmas sin de kuloj.