PIV 2026 · Artikolo 16116
tukano
Derivaĵoj en la artikolo 6
tukano ZOOL
1 mezgranda birdo, kun grandega sed malpeza beko brile kolora, kaj kun mallongaj korpo, kolo kaj flugiloj; ĝi loĝas en arboj en tropika Ameriko. membro de la familio Ramphastidae (tukanoj, tukanedoj) el la ordo Piciformes ➞ pegforma birdo.
2 tukano 1 de la genro Ramphastos.
Tukano ASTR sudhemisfera konstelacio. Tucana
tukaneto malgranda tukano.
bluzona tukaneto mezgranda tukaneto, ĝenerale verda, kun helblua horizontala strio inter verdaj brusto kaj ventro, la beko, la brovo, subokule kaj ĉirkaŭ la blankeca gorĝo; la vosto finiĝas per bruneta pinto; troviĝanta en centra Bolivio ĝis centra Peruo.specio Aulacorhynchus coeruleicinctis
verda tukaneto verda tukaneto, kiu troviĝas en humidaj arbaroj en montaroj, sed kelkaj specoj ankaŭ en apudaj malaltaj lokoj. genro Aulacorhynchus
sulfurbrusta tukano tukano kun granda plurkolora beko, ĉefe verda kun ruĝa pinto kaj oranĝaj flankoj; la korpa plumaro estas ĉefe nigra kun flavaj kolo kaj brusto; ĝi troviĝas en Suda Meksiko ĝis Venezuelo kaj Kolombio. specio Ramphastos sulfuratus