PIV 2026 · Artikolo 2727

★ĉifono

Litero Ĉ★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 11
  1. ĉifona
  2. ĉifoni
  3. ĉifonaĵ/a
  4. ĉifonaĵ/o
  5. ĉifonar/o
  6. ĉifonig/i
  7. ĉifonist/o
  8. ĉifonul/o
  9. hokoĉifonist/o
  10. lavĉifono
  11. pied/oĉifono
★ ĉifono
1 forŝirita difektita peco de drapo, tolo, felo ktp, tamen uzebla por purigado: nefermita galerio kun ĉirkaŭe pendantaj ĉifonoj Z vento akre fajfadis internen, kvankam en la plej grandajn fendojn estis enŝovitaj pajlo kaj ĉifonoj Z li elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon Z sanga ĉifono de mortinta besta korpo FK li faris al la hundeto liton el ĉifonoj ŝi fariĝas denove nulo, sed nulo malgrasa de malsato, disŝiriĝanta en ĉifonojn per la vanaj provoj sin movi kaj sin ŝovi Z
2 ĉifonaĵo: ŝi ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la pavimo malsatan kaj en ĉifonoj Z
ĉifona prezentanta la aspekton de ĉifono(j): ĉifona vesto Z
ĉifoni = (prefere) ĉifonigi.
ĉifonaĵa rilata al ĉifonaĵo: ĉifonaĵe vestita bela knabo Z
ĉifonaĵo eluzita disŝirita parto de vesto, kvazaŭ konsistanta el ĉifonoj: la sorĉistinoj demetis de si siajn ĉifonaĵojn, kvazaŭ ili volus sin bani Z dormemulo havos sur si nur ĉifonaĵojn MT Sin. ĉifono 2.
ĉifonaro kolekto de ne plu utiligeblaj ŝtofpecoj, ĉifonoj k.s.
ĉifonigi disŝiri veston aŭ alian ŝtofon: vi tiel tiris mian maldikan surtuton, ke vi tute ĉifonigis ĝin B ĉifonigitaj kaj truitaj kurtenoj LiZ
ĉifonisto iu, kiu metie kolektas ĉifonojn, metalpecojn k.s. kaj vendas ilin al fabrikoj.
ĉifonulo vagulo vestita per ĉifonaĵo: la ĉifonulo subite aperis al li kiel homo FSz
hokoĉifonisto iu, kiu ĉerpas ĉifonojn k.a. forĵetaĵojn el rubujoj.
lavĉifono ĉifono uzata por lavpurigi kahelojn k.s.
piedoĉifono tola ĉifono, kiun oni volvas ĉirkaŭ la piedojn anstataŭ ŝtrumpeto.