PIV · 2728
ĉifr³o
ĉifr3o
1 Sekreta interkonsentita skribsignaro: la diplomatiaj depeŝoj estas sendataj per ĉifro; malkovri la ĉifron de konkurencanto; banka, hotela ĉifro. ☞ kodo, kripta, ŝlosilo.
2 Kombino el literoj aŭ ciferoj, kiu ebligas la malfermon de sekreta seruro.
3 = monogramo.
ĉifri (tr) Transskribi per ĉifro: ĉifri telegramon.
ĉifrado. Ago ĉifri: estas du metodoj de ĉifrado, per substituo aŭ per transmeto.
ĉifraĵo. Teksto ĉifrita.
ĉifristo. Persono komisiita por ĉifrado, en banko, stabo, ambasadorejo ktp.
malĉifri. Transskribi tekston de ĉifro en klaran lingvon.
surĉifri. Ĉifri duafoje jam ĉifritan tekston per alia sistemo.