PIV 2026 · Artikolo 13758

★salmo

Litero S★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. salma
  2. salmed/o
  3. atlant/a salmo
  4. roz/a salmo
  5. ruĝ/a salmo
★ salmo ZOOL
1 (vastasence) granda fiŝo kun manĝebla oranĝa ĝis rozkolora karno; ĝi naskiĝas en nesala akvo, migras al oceano, kaj plenkreske revenas al nesala akvo por reproduktado; ĝi havas pli longan korpon kaj pli glatan haŭton kompare kun trutoj. diversaj specoj el genroj Salmo, Oncorhynchus
2 (striktasence) fiŝo de la genro Salmo.
la salmo, kiu saltas eĉ kontraŭ la falantan akvon Z ➞ truto.
salma
1 rilata al salmo(j).
salmedofiŝo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas salmo 2. membro de la familio Salmonidae (salmedoj)
atlanta salmo speco de salmo, la plej ofta bredata; dum ĝi vivas en freŝa akvo, ĝi havas bluajn kaj ruĝajn punktojn, sed maturaĝe ĝi iĝas arĝente blua kaj glacea. specio Salmo salar
roza salmo speco de salmo kun roza karno; trovata en norda Pacifiko, kaj de la Makenzio en Kanado ĝis Leno en Siberio, kutime en mallongaj ĉe-maraj riveretoj. specio Oncorhynchus gorbuscha
ruĝa salmo speco de salmo kun ruĝa karno; trovata en norda Pacifiko kaj en la riveroj kiuj fluas en ĝin; dum ĝi vivas en la oceano ĝi estas arĝente blua, sed kiam ĝi atingas la loko por reproduktado, ĝi iĝas ruĝa kun verda kapo. specio Oncorhynchus nerka