PIV 2020 · 14692
★sput/i
★sput/i (tr)
1 Amase aŭ daŭre elĵeti tra la buŝo (salivon, mukaĵon, sangon ks) per ia senvola ago: kelkaj frenezuloj senfine sputas salivon. ☞ kraĉi.
2 (f) Elĵeti en granda kvanto: sputi insultojn al iu; fumtuboj sputas fumon.
sputado. Ago de iu, kiu sputas: la sputado de tuberkulozuloj estas danĝera.
sputujo. Speciala vazo kun fermoplato, en kiun malsanuloj povas sputi.