PIV · 15813
tor/o
tor/o
1 ∆ a) Surfaco generita de cirklo, kiu rivoluas ĉirkaŭ rekto situanta en la ebeno de la cirklo k ne sekcanta ĝin. b) (pli ĝenerale) Kartezia produto de pluraj cirkloj.
2 🏠 Dika modluro kun duoncirkla profilo ĉe la bazo de kolono.
3 🍁 a) Vaksoriĉa, lentoforma dikaĵo, reganta la fermon aŭ malfermon de la rondaj interrompoj en la muro de la areolaj trakeoidoj de la gimnospermoj. ➞ areolo 2a. b) Ekvatora dikaĵo en la septo de la sporo de iuj fungoj (inkl. likenojn).