PIV · 16357
★vaks/o
★vaks/o
1 Substanco blanka aŭ helflava, algluiĝema k knedebla, sekreciata de abeloj kiel materialo de iliaj ĉeloj, iafoje uzata por fari kandelojn, por modli ks: kiel vakso fandiĝas de fajro X […]; mola kiel vakso Z (mildanima); cignoj el vakso Z; vakskandeloj Z. Sin. abelvakso. ☞ stearino.
2 Ⓚ (kn) Sterido tre malfacile hidrolizebla, produktata de animalo aŭ vegetaĵo: animalaj vaksoj (de iuj insektoj, ekz. abelo, koĉo, de kaĉaloto k.a.); vegetaĵaj vaksoj (kiuj igas akvoimuna la epidermon de la folioj, fruktoj ktp; abundaj ekz. ĉe miriko k uruŝio). ☞ prujnumo, spermaceto.
vaksa. Konsistanta el vakso aŭ aspektanta kiel vakso: vaksaj modlaĵoj; (f) vaksa vizaĝo B (de malsanulo).
vaksi (tr) Ŝmiri per vakso: vaksi la plankon B; la malgrandajn pecojn ŝi uzis por vaksi per ili sian fadenon Z; zorge vaksitaj mebloj.
vaksimaŝino. Elektra aparato, uzata por vaksi la plankojn.
abelvakso. Vakso 1.
modlovakso. Speciala vakso por modlado.
orelvakso. Cerumeno.
parafinvakso Vd parafino.
★sigelvakso. Miksaĵo el ŝelako, kolofono kun terebintina esenco k pigmento, uzata por sigeli: stangeto el sigelvakso; ŝi faris al la flikilo kapon el sigelvakso Z.
skivakso. Grasa ŝmiraĵo, uzata por faciligi la glitadon de la skioj.
tervakso. Ozokerito.