PIV · 14160
★sigel/o
★sigel/o
1 Distinga signo, stampita sur moligita substanco, por garantii la aŭtentikecon de dokumento: edikto donita sub mia mano k sigelo (subskribita k sigelita de mi); la sigelo ankoraŭ ne estas metita (pf). ➞ sigelringo, sigelvakso.
2 (f) Distinga marko, kiu konfirmas apartenecon aŭ aŭtentikecon: konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako X; Kaina sigelo sur frunto K; li jam havis la sigelon de la morto sur la vizaĝo; tiu genio metis sian sigelon sur la tutan sciencon de sia tempo; sur ĉio kuŝis la sigelo de malriĉeco Z; tiuj detaloj portas la sigelon de la vero; la sigelo de mia apostoleco vi estas N. ☞ krono.
3 (f) Distinga marko, kiu montras la finitecon, kompletecon: tio metis la sigelon al lia gloro; vi estas sigelo de perfekteco, plena de saĝo X; la sigelo de l’ amo (kiso aŭ bebo).
4 Signo, stampita sur moligita substanco, k almetita al koverto, skatolo, pordo ks, por certigi la sekreton, malhelpi la malfermon sen la scio de la posedanto ktp: plumba, vaksa sigelo; justicaj sigeloj; mi vidis libron, sigelitan per sep sigeloj N.
5 (f) Tio, kio kvazaŭ garantias la sekretecon: sonetoj sub sep sigeloj K; rakonti ion sub la sigelo de la sekreto B; diri sub la sigelo de la konfeso; havi sigelon sur la lipoj B.
sigela. Rilata al sigelo: sigela gravuro; sigela rubando.
sigeli (tr)
1 Surmeti, almeti sigelon por aŭtentikigi: sigeli kontrakton, buleon; (f) li sigelis sian kredon per sia sango.
2 (f) Meti distingan, signifantan markon sur: morto sigelis ŝin por si; vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de la Promeso N; esti sigelita por la damniteco.
3 (f) Definitivigi, kvazaŭ per sigelo: tiu afero sigelis ilian amikecon; de tiam ŝia sorto estis sigelita.
4 Fermi per sigelo: sigeli koverton, valoran leteron; ili gardis la tombon, sigelinte la ŝtonon N; ĉu tio ne estas kaŝita ĉe mi, sigelita en mia trezorejo? X. Sin. sigelfermi.
5 (f) Sekure fermi, kvazaŭ per sigelo: sigelu en paketo miajn malbonagojn k kovru mian kulpon X; la dormo sigelis ŝiajn palpebrojn; miaj lipoj estas sigelitaj (mi ne devas paroli); tio estas por mi sigelita libro (io, pri kio mi ne povas havi scion); vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita X (tute virga).
sigelado. Ago de iu, kiu sigelas.
sigelilo. Gemo, peco el metalo, ŝtono aŭ alia malmola substanco, sur kiu estas gravurita signo aŭ surskribo, uzata por sigeli: la asiriaj k babilonaj sigeliloj estis cilindretoj, kave gravuritaj; la ŝtata Sigelilo; la Sigelilo de la Fiŝkaptisto (papa).
dissigeli Z, malsigeli. Rompi la sigelon: vi permesis al vi dissigeli la leteron Z; (f) malsigeli ies lipojn (permesi al tiu paroli).
salomonsigelo. Poligonato.