← Reen al M

PIV · 10003

★maŝin/o

maŝin/o
Aparato, plejofte kunigita kun motoro, k servanta, transformante energion, por atingi difinitan efikon pli facile k rapide, ol povus manlaboro: unu el la maŝinoj restas sen funkciado Z; per maŝino mi neniam kudris Z; la turbinaj, dizelaj maŝinoj de ŝipo; draŝmaŝino, flugmaŝino, kalkulmaŝino, kardomaŝino, knedmaŝino, kudromaŝino, lavmaŝino, levmaŝino, militmaŝino, skribmaŝino, vapormaŝino, temaŝino ktp.
Elektroprodukta aparato: eksterpolusa maŝino (elektra maŝino, kies kampmagnetoj troviĝas en la statoro); kompunda maŝino (kontinukurenta generatoro aŭ motoro, kiu havas kombinaĵon de serie k paralele konektitaj ekscitaj volvaĵoj): nesinkrona maŝino (alternkurenta maŝino, kies rotacia rapido ne estas precize proporcia al la frekvenco de la sistemo, al kiu ĝi estas konektita); sinkrona maŝino (alternkurenta maŝino, kies rotacia rapido estas precize proporcia al la frekvenco de la sistemo, al kiu ĝi estas konektita).
(f) Malsimpla aranĝo, por atingi difinitan celon: la homa maŝino (korpo k animo); la tera maŝino Z; plej malrapida estas la burokratisma maŝino; ekfunkciigi la maŝinon de la partio.
maŝina. Rilata al maŝino: maŝina difektiĝo, paneo; maŝina fabrikado.
maŝine
Per maŝino, ne per mano: puntoj, tapiŝoj fabrikataj maŝine (mekanike).
(f) Sen konscia volo, kvazaŭ per maŝino, aŭtomate: agi nur maŝine; li mensogas maŝine Z.
maŝinaro. Tuto de la maŝinoj, uzataj en unu entrepreno, sur unu ŝipo ks.
maŝinejo. Ejo, en kiu troviĝas la maŝinoj: la maŝinejo de ŝipo, de fabriko.
maŝinestro. La plej supera oficiro-inĝeniero sur ŝipo.
maŝinismo. Industria stato, en kiu manlaboro estas pli k pli anstataŭata per maŝinoj.
maŝinisto
Homo, kiu metie prizorgas, funkciigas maŝinon.
 Z Homo, kiu en teatro starigas la dekoracion sur ĝusta loko.
ekscitmaŝino Helpa generatoro, destinita produkti apartan kontinuan kurenton por eksciti la polusojn de la ĉefa maŝino.
ilmaŝino. Maŝino, anstataŭanta la manon de laboristo k transformanta per mekanike manovrataj iloj metalajn, lignajn, plastajn ks krudpecojn.
vapormaŝino Z Maŝino, en kiu efikas la ekspansia forto de la akva vaporo.